Denaina lingvo

Denaina lingvo
Dena’ina Qenaga
lingvo • moderna lingvo
Northern Athabaskan
Parolata en Usono
Regiono Alasko en la regionoj de la (fjordo Cook, la lago Clark, kaj la lago Iliamna)
Parolantoj 75
Skribo Latina (denaina varianto)
Lingvistika klasifiko

Na-Denéa
Atabask-ejaka
Atabaska
Norda
Denaina
Lingva statuso 4 severe endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 ath
  ISO 639-3 tfn
  Glottolog tana1289
Angla nomo Dena'ina
Franca nomo dena'ina
vdr

La Denaina Lingvo (scienc-liturature literumita Tanaina sed tiakaze ĝenerale prononcata "tanajna") (ISO 693-3 tfn) estas la atabaska lingvo de la regiono ĉirkaŭanta fjordon Cook ("Cook Inlet"). Ĝi estas geografie unika en Alasko kiel la sola alaska atabaska lingvo kies teritorio randas salan akvon. El la tuta denaina loĝantaro de ĉirkaŭ 900 homoj, nur 75-95 membroj ankoraŭ parolas la denainan.

Oni kutime distingas kvar dialektojn:

  1. La supra fjorda — parolata en Eklutna, Knik, Susitna, Tyonek
  2. La ekstera fjorda — parolata en Kenai, Kustatan, Seldovia
  3. La iliamna — parolata en la golfeto Pedro, Malnova Iliamna, areo de la lago Iliamna
  4. La enlanda — parolata en Nondalton, vilaĝo Lime

James Kari faris ampleksan laboron super la lingvo ekde 1972, inkluzivantan lian redakton kun Alan Boraas de la kolektitaj skribaĵoj de Peter Kalifornsky en 1991. Ankaŭ Joan Tenenbaum plenumis ampleksan kamp-esploron super la lingvo en la 1970-oj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne